Mi ploris dum la dormo, mi sonĝis: vi kuŝas sub ter'. Vekiĝis mi, fluis ankoraŭ de l' vangoj larm' de sufer'. Mi ploris dum la dormo, mi sonĝis: vi lasis min for. Vekiĝis mi, kaj mi ploris plu kun maldolĉa plor'. Mi ploris dum la dormo, mi sonĝis: vi amas min plu. Vekiĝis mi kaj ne ĉesas torenti la larmoflu'. |